La ĵurnalo de la pomulo

Wednesday, May 04, 2005

Ĉi-ferioj, (ne) sunumu!

Mi ne ŝatas sunumi. Nek mi vidas sencon en ĝi, amuzon. Imagu ke unu persono ne scias kio estas sunumi, kaj vidas ke alia persono faras ĝin. Kion li vidos estos unu persono kiu estas sub la suno, eble farante alian aferon, ekzemple legante. Se la dua faras nenion, la unua pensos "Tiu persono faras nenion. Maksmimume li kuŝas sub la suno". Se la dua legas libron, la unua diros ke tiu persono legas libron. Ĉar sunumi ne estas plu ol tiu: kuŝi sub la suno. Kaj se oni estas sub la suno nenion farante, kion oni faras? Nenion.

Sed jen unu persono pensis nomi tiun nenion "sunumi", kaj nun oni ne povas esti sub la suno farante nenion. Ne! Oni sunumas tiam, oni faras ion.

Krome, kial sunumi? Tiu vorto ne havas sencon. Tiom estas tiel, ke en la angla lingvo ĝi nomiĝas "sunbath" (suna-bano). Do la anglanoj ne sunumas, ili banas per ĝi.

Kaj al la personoj plaĉas sunumi. Ĉu la suno havas bonajn kvalitojn? Ne. Ŝajnas ke okazas tute kontraŭe. Tial ni devas uzi sun-protektilo. Do, kial la personoj faras ĝin? La respondo kiun vi havas estas ke ĝi sunbrunigas nin, ĝi origas nian haŭton. La pli belaj virinoj kiujn mi vidis ne havis sunbrunitan haŭton. Haŭt-blankeĉon plaĉas al mi, memorigas al mi la anĝelojn.

Plie, la personoj sunumas ĉar tiu estas bona aĵo. Jes. Kiam oni revenas de liaj ferioj, kion la uloj diras al vi? "Hej! Vi estas sunbrunigita!". Kaj ili diras tiun frazon kun rideto sur liaj vizaĝoj, eble ili batetas vian dorson. "Bonege!". "Vi ja ĝuas feriojn!". Jes, oni ĝuas la feriojn se, kaj nur se oni sunumas.

Nun mi pensas ke kiom oni revenas nesunbrunigita (blanka) de siaj ferioj, la personoj ekpensas ke eble pluvis. Kaj kion tiu signifas? Ke oni malbone pasis siajn feriojn. Nu, por mi, kaj por aliaj, pluvo ne estas sinonimo de enueco.

Do vi estas rimarikitaj, se vi vidas min sub la suno, legante libron aŭ farante alian aferon, pensud de nove, ĉar mi ne sunumos.